Katolika religia ordeno

La katolika Eklezio difinas katolika religia ordeno religian instituton en kiu la plej granda parto de la membroj elmetas la religiajn votojn solenforme.

La religia ordeno distingiĝas el kongregacio ĉar en tiu lasta la votoj estas promesitaj simplaforme kun malsamaj juraj efikoj.

En la historio de kristanismo antaŭe naskiĝis la religiaj ordenoj kaj poste, ekde la 17-a jarcento, la religiaj kongregacioj.

La religia ordeno povas esti jen vira kaj virina. Ĉiu ordeno estas karakterizita per sia propra religia vesto kiu estas vestita de la ordenaj membroj.

Diversaj religiaj ordenoj naskiĝis ekde la 4-a jarcento: de la monaĥaj ordenoj ĝis la regulaj kanonikoj, ĝis al la almozantaj ordenoj kaj ĝis regulaj klerikoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search